Internacia Karavano – UK 100 – Francia rondvojaĝo

lille

Informo pri la francia rondvojaĝo UK-100 kaj por la kara KaraVanano

Ni organizas tre gravan buskaravanon al la 100-a UK kaj en Francio. En la buso ni grupigos diversajn nacilingvajn esperantistojn, certe ĝi estos bona ebleco praktiki, uzi, ĝoji Esperanton.
La partoprenkotizoj enhavas la vojaĝkostojn kaj tranoktadajn kostojn.  Ni esploris malmultekostajn, tamen konvenajn, komfortajn eblecojn kontraŭ la ebla plej favora prezo.

En la 50 sidloka aŭtobuso restis nur kelkaj lokoj. Do, ni atendas ankoraŭ la aliĝojn laŭ la suba favora prezo ĝis la 21-a de majo 2015 al nia retadreso szegedi.eszperanto.kor@gmail.com.
Pagebla la unua 60 procenta parto ĝis la 30-a de majo, plua 40% ĝis la 30-a de junio 2015.
Mi suplementas la vojaĝplanon kaj la aliĝilon sub la letero.

Dankante, amike:
Ildiko Ferenczi – Segeda Esperanto-Rondo
Jo Zefiro – Societo Julio Baghy

UK 2015 – Francia Rondvojaĝo   24.07 – 07.08.2015

  • 24.07 Szeged – Budapest – Nürnberg
  • 25.07 – 01.08 Lille – UK
    Ekskursoj dum la kongresaj tagoj favorpreze:
    Dato   Loko de la ekskursoj                         KaraV. prezo (eŭroj)
    27.07 Bruĝo, la norda Venecio (Belgio)      – 40
    28.07 Bierfarejo Lepers (duontaga)            – 30
    29.07 Bulonjo sur Maro                                – 0 (senpaga)
    30.07 Amieno                                                 – 30
    31.07 Brusselo, Waterloo (Belgio)               – 60
  • 01-03.08 Parizo
  • 04.08 Versailles – Kasteloj ĉe Loire (Kulturdomo de Esp.Kastelo Greziljono – Tours)
  • 05.08 Kasteloj ĉe Loire (Tours – Amboise – Chenonceau) – Lyon
  • 06.08 Lyon – Avignon – Marseille – Nizza
  • 07.08 Nizza – Budapest – Szeged

Partoprenkotizo: 610 eŭroj (por tranoktadi 14 noktojn + vojaĝkosto)

Elŝutu la aliĝilon aŭ petu de la retadreso szegedi.eszperanto.kor@gmail.com.

Aliĝilo:
Elŝuteblaj .DOC.PDF