E-Karavano 2016 – UK101 – Slovakia rondvojaĝo
Informo pri la veturigo al la UK101 en Nitra
kaj la slovakia rondvojaĝo por la kara KaraVanano
Ni organizas simile al la pasintjaroj buskaravanon al la 101-a UK kaj en Slovakio. En la buso ni grupigos diversajn nacilingvajn esperantistojn, certe ĝi estos bona ebleco praktiki, uzi, ĝoji Esperanton.
La partoprenkotizoj enhavas la vojaĝkostojn kaj tranoktadajn kostojn. Ni esploris malmultekostajn, tamen konvenajn, komfortajn eblecojn kontraŭ la ebla plej favora prezo.
En la 50 sidlokan aŭtobuson ni atendas la aliĝojn laŭ la suba favora prezo ĝis la 31-a de decembro 2015 al nia retadreso szegedi.eszperanto.kor@gmail.com.
Mi suplementas la vojaĝplanon kaj la aliĝilon sub la letero.
Dankante, amike:
Ildiko Ferenczi – Segeda Esperanto-Rondo
Jo Zefiro – Societo Julio Baghy
UK 2016 – Slovakia Rondvojaĝo 23.07 – 04.08.2016
• 23.07 Szeged – Budapest – Komarom – Nitra
• 23.07 – 30.07 Nitra – UK
Ekskursoj dum la kongresaj tagoj favorpreze:
Dato Loko de la ekskursoj KaraV. prezo (eŭroj)
25.07 Nitra – Nové Zámky (Érsekújvár) – Zemné (Szímő) – Gúta – Nitra – 30
27.07 Nitra – Trnava (Nagyszombat) – Bratislava (Pozsony) – Nitra – 30
28.07 Nitra – Dunajská Streda (Dunaszerdahely) – Galánta – Nitra – 30
• 30.07 Nitra – Levice (Léva) – Stúrovo (Párkány) – Esztergom – Budapest
• 31.07 Budapest – Sahy (Ipolyság) – Zvolen (Zólyom) – Banská Bystrica (Besztercebánya)
• 01-08 Martin (Túrócszentmárton) – Poprad – Spisská Sobota (Poprád-Szepesszombat)
• 02.08 Spisská Nová Ves (Szepesújfalu-Igló) – Presov (Eperjes) – Kosice (Kassa)
• 03.08 Roznava (Rozsnyó) – Krasnahorka – Rimavská Sobota (Rimaszombat)
• 04.08 Lucenec (Losonc) – Filakovo (Fülek) – Eger – Budapest – Szeged
Partoprenkotizoj (laŭ eŭroj): vojaĝkosto tranoktado entute
unusemajna (23.07-30.07): 70 120 190
dusemajna (23.07-04.08): 120 220 340
Elŝutu la aliĝilon aŭ petu de la retadreso szegedi.eszperanto.kor@gmail.com.
Elŝutebla Aliĝilo en PDF